Ignaco Jozefo la 3-a Junan | ||
---|---|---|
Siria katolika patriarko de Antioĥio | ||
Persona informo | ||
إغناطيوس يوسف الثالث يونان | ||
Naskonomo | Ephrem Joseph Younansirie ܐܓܢܛܝܘܣ ܝܘܣܦ ܬܠܝܬܝܐ ܝܘܢܢarabe إغناطيوس يوسف الثالث يونان | |
Naskiĝo | 15-an de novembro 1944 (79-jaraĝa) en Al-Hasaka | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | araba vd | |
Ŝtataneco | Sirio vd | |
Alma mater | Pontifika Urbana Universitato vd | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ignaco Jozefo la 3-a, denaske Ephrem Joseph YOUNAN, sirie ܐܓܢܛܝܘܣ ܝܘܣܦ ܬܠܝܬܝܐ ܝܘܢܢ (naskiĝis la 15-an de novembro 1944 en Al-Hasaka, Gubernio Hasaka) estas Siria episkopo de la Siria katolika eklezio. Li studis en la Seminario de Charfet kaj en la Pontificio Collegio Urbano de Romo kaj fariĝis pastro la 12-an de septembro 1971.
La 6-an de novembro 1999 papo Johano Paŭlo la 2-a establis la unuan sirian katolikan eparĥion de Nordameriko, la Eparĥio de Our Lady of Deliverance of Newark de Newark kaj nomumis patron Ephrem Joseph Younan unua episkopo de la nova eklezio.[1]
La 20-an de januaro 2009 la sinodo de la Siria katolika eklezio, en Romo, elektis la episkopon Ephrem Joseph Younan nova patriarko de Antioĥio, kun la nomo de Ignaco Jozefo 3-a Junan, al kiu papo Benedikto la 16-a donis la eklezian komunion.[2]